Radio Esperanto, №52

Radio EsperantoPost kvarmonata paŭzo aperis la 52a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto. Post la enkonduko de Aleksander, Halina en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la stato de la koronvirusa pandemio en la plej okcidenta Ruslanda regiono. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezento de la tre ampleksa printempa eldono de La Ondo de Esperanto kaj de la antologio El la rusa poezio. En la literatura rubriko Halina legas por vi la novelon Kurba de Paulo Sérgio Viana el la printempa Ondo. Same kiel pasintfoje, en la fino de la programo sonas kanzono de de Gijom Armide.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: La koronviruso en Kaliningrada regiono
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303)
  5. Nova bitlibro: El la rusa poezio
  6. Kurba: novelo de Paulo Sérgio Viana (legas Halina Gorecka)
  7. Nuda: Kanto de Gijom’ Armide

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Gijom Armide
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
Nia novaĵretejo: http://sezonoj.ru/
Nenifar’ ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com///eo/kanzono-tradicia-progresiva/gijom-armide/1-nenifar.html.

Radio Esperanto
Radio Esperanto
Radio Esperanto, №52
/
This entry was posted in and tagged , , , , , , , , , , , . Bookmark the permalink.

Respondi