Radio Esperanto

Nia unua sonprogramo estis registrita kaj enretigita la 5an de februaro 2008. Ĝi estis konceptita kiel sonservo de la ĉiumonata magazino La Ondo de Esperanto, sed post du monatoj ĝi ricevis la nomon Radio Esperanto (RE): unue, ĉar nur du-tri tekstoj el ĉiu nova Ondo estis prezentataj ĉiufoje; due, en ĝi aperis kantoj kaj aliaj programeroj ne ligitaj kun nia gazeto.

Iom post iom formiĝis la skemo, en kiu niaj programoj estas prezentataj:

  1. Enkonduko de Aleksander Korĵenkov
  2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. Prezento de La Ondo de Esperanto
  5. Literatura aŭ alitema programero
  6. Kanto en Esperanto

La programojn de nia podkasto kompilas kaj gvidas la Esperanto-paro Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov en Kaliningrado (en 2011 kelkaj programoj estis faritaj en Moskvo). De tempo al tempo en la programoj partoprenas aliaj personoj (vidu en la rubriko Helpantoj).

En 2008 aperis 18 programoj, sed en 2009 – nur unu, ĉar la nova redakcia komputilo (kiu funkcias ĝis nun kaj ne plu estas nova) estis ne nur pli potenca ol la antaŭa, sed ankaŭ pli brua, kaj tiu bruo ĝenis la registradon. En 2010, danke al aĉeto de tekokomputilo, iĝis eble daŭrigi la registradon, sed poste la aper-ritmo eklamis pro sanproblemoj kaj elekto de aliaj laborprioritatoj. Ekde junio 2013 RE dum pli ol du jaroj silentis kaj reaperis nur en aŭgusto 2015.

La unuaj 31 programoj de RE estis aŭskulteblaj, elŝuteblaj kaj aboneblaj ĉe la unua Ruslanda podkastejo Rpod. Sed fine de 2014 Rpod estis fermita, kaj ni ekuzis la podkastejon PodFM.ru. Ĝi montriĝis ne tre oportuna, kaj en majo 2017 RE ekhavis sian propran retejon, en kiu iom post iom reaperis ĉiuj ĝisnunaj eroj.

La programgvidantoj de Radio Esperanto esperas fari ĝin ĉiumonata.

Bonan aŭskultadon!

Halina kaj Aleksander