Radio Esperanto, №56

La unua sonprogramo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto” por 2021 estis registrita la 11an de januaro. Same kiel en la 55a programo en ĝi krom la voĉoj de la programgvidantoj Aleksander kaj Halina estas aŭskulteblaj la voĉoj de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj de la juna kanzonisto Tim (Timothy Gallego), kies kanzono el la albumo Vaganto (2020) sonas fine de la programo.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko: Ruslanda figursketa ĉampionado
  2. Okcidente de Ruslando: Tri informoj el Kaliningrada regiono
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306)
  5. Du ringoj: Novelo de Paulo Sérgio Viana (legas la aŭtoro)
  6. Sen superstiĉoj: Kanto de Tim

Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Paulo Sérgio Viana
Kantas: Tim
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
Nia novaĵretejo: https://sezonoj.ru/
La albumo Vaganto: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tim/1-vaganto.html

Radio Esperanto
Radio Esperanto
Radio Esperanto, №56
/
Etikedoj , , , , , , , , , , , , , , , , | Komenti

Radio Esperanto, №55

La 18an de oktobro 2020, dimanĉe, aperis la 55a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Krom la voĉoj de Aleksander kaj Halina, en ĉi tiu programo sonas la voĉoj de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj de la juna kanzonisto Tim (Timothy Gallego), kies kanzono el lia debuta albumo Vaganto (2020) sonas fine de la programo.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada regiono turisme
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2020, №3 (305)
  5. Du nomoj: Novelo de Paulo Sérgio Viana (legas la aŭtoro)
  6. Alia tago: Kanto de Tim

Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Paulo Sérgio Viana
Kantas: Tim
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
Nia novaĵretejo: https://sezonoj.ru/
La albumo Vaganto: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tim/1-vaganto.html

Radio Esperanto
Radio Esperanto
Radio Esperanto, №55
/
Etikedoj , , , , , , , , , , , , | 2 komentoj

Radio Esperanto, №54

Radio EsperantoLa 12an de julio, dimanĉe aperis la 54a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Krom la voĉojn de Aleksander kaj Halina, en ĉi tiu programo oni povas aŭdi la voĉojn de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj de la svedia muzika paro Ĵomart kaj Nataŝa.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: Rekonstruado sur la insulo de Kantio
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2020, №2 (304)
  5. Mi ne havas telefonon: Novelo de Paulo Sérgio Viana (legas la aŭtoro)
  6. Malgraŭ ĉio!: Kanto de Ĵomart kaj Nataŝa

Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Paulo Sérgio Viana
Kantas: Ĵomart kaj Nataŝa
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
Nia novaĵretejo: http://sezonoj.ru/

Radio Esperanto
Radio Esperanto
Radio Esperanto, №54







/

Etikedoj , , , , , , , , , , | Komenti

Radio Esperanto, №53

La 17an de majo, dimanĉe aperis la 53a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Post la mallonga enkonduko de Aleksander, Halina en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la evoluo de la koronvirusa pandemio en Kaliningrada regiono, esperante baldaŭan renormaliĝon de la vivo kaj remalfermiĝon de la limoj. Post malgra kolekto de Esperanto-novaĵoj, Halina prezentas la majan jubileanton Trevor Steele, kies amuzan rakonton Libe Fraind Igor legas por vi Aleksander. Fine de la programo vi aŭdos kanzonon de unu plia ĉi-printempa jubileanto – Ĵak le Puil, kiu ankaŭ jubileis en aprilo.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: La pandemio en Kaliningrado
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. Trevor Steele jubileas
  5. Libe fraind Igor: Novelo de Trevor Steele (legas Aleksander Korĵenkov)
  6. La kavaliroj de la ronda tablo: Kanto de Ĵak le Puil

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Ĵak le Puil
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
Nia novaĵretejo: http://sezonoj.ru/
La teksto de la novelo Libe fraind Igor http://esperanto-ondo.ru/Beletro/Steele1.htm
Intervjuo kun Trevor Steele https://sezonoj.ru/2020/05/steele-3/

Radio Esperanto
Radio Esperanto
Radio Esperanto, №53







/

Etikedoj , , , , , , , , , , , | 3 komentoj

Radio Esperanto, №52

Radio EsperantoPost kvarmonata paŭzo aperis la 52a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto. Post la enkonduko de Aleksander, Halina en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la stato de la koronvirusa pandemio en la plej okcidenta Ruslanda regiono. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezento de la tre ampleksa printempa eldono de La Ondo de Esperanto kaj de la antologio El la rusa poezio. En la literatura rubriko Halina legas por vi la novelon Kurba de Paulo Sérgio Viana el la printempa Ondo. Same kiel pasintfoje, en la fino de la programo sonas kanzono de de Gijom Armide.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: La koronviruso en Kaliningrada regiono
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303)
  5. Nova bitlibro: El la rusa poezio
  6. Kurba: novelo de Paulo Sérgio Viana (legas Halina Gorecka)
  7. Nuda: Kanto de Gijom’ Armide

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Gijom Armide
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
Nia novaĵretejo: http://sezonoj.ru/
Nenifar’ ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com///eo/kanzono-tradicia-progresiva/gijom-armide/1-nenifar.html.

Radio Esperanto
Radio Esperanto
Radio Esperanto, №52







/

Etikedoj , , , , , , , , , , , | Komenti

Radio Esperanto, №51

La 51a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto estas la lasta por la 2019a jaro. Post la enkonduko de Aleksandro, en sia Kaliningrada felietono Halina rakontas pri la renovigo de loĝdomoj en la centro de Kaliningrado, inkluzive de la domo en kiu estas nia redakcio. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la novembra eldono de La Ondo de Esperanto. La programo finiĝas per kanzono de Gijom Armide.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: Renovigo de domoj en Kaliningrado
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2019, №11
  5. La postrompiĝa temp’: Kanto de Gijom’ Armide

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Gijom Armide
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/
Nenifar’ ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com///eo/kanzono-tradicia-progresiva/gijom-armide/1-nenifar.html.

Radio Esperanto
Radio Esperanto
Radio Esperanto, №51







/

Etikedoj , , , , , , , , | Komenti

Radio Esperanto, №50

Ni hontas pro tio, ke ĉi tiu sonprogramo aperas preskaŭ ses monatojn post la antaŭa programo, sed samtempe ni kun kontekto konstatas, ke ĝi estas nia 50a laŭvica programo. Jen eta jubileo.

En nia jubilea podkasto post la tradicia enkonduko de Aleksandro vi aŭdos la Kaliningradan felietonon de Halina, kiu rakontas pri grava decido, kiu pli vaste malfemis la pordon al Kaliningrado por la civitanoj de Eŭropa Unio, kaj tion jam uzis kelkaj esperantistoj. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la jubilea 300a numero de La Ondo de Esperanto” (oktobro 2019). Poste vi povas konatiĝi kun la nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio kun la kvante kaj kvalite rekorda BET-55 en Paneveĵo. Fine de la programo, same kiel pasint-foje sonas kanzono de la itala kantistino Kjara.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: Senpagaj vizoj por Kaliningrado
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2019, №10
  5. Baza Literatura Krestomatio (AlKo rakontas, HaGo deklamas)
  6. 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Paneveĵo
  7. Surprizo jen: Kanto de Kjara

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Kjara (Chiara Raggi)
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/
Nova eldono de la Baza Literatura Krestomatio.
Blua horizonto ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara/1-blua-horizonto.html.

Radio Esperanto
Radio Esperanto
Radio Esperanto, №50







/

Etikedoj , , , , , , , , , , , , , , , , | 1 komento

Radio Esperanto, №49

Inter la 48a kaj la 49a programoj pasis dek semajnoj, dum kiuj la programgvidantoj ne mallaboris. Dum ĉi tiu tempo ni pretigis tri numerojn de La Ondo de Esperanto kaj multe laboris pri la nova eldono de Baza literatura krestomatio. Sep semajnojn el la dek okupis la Granda Fasto, kiun sekvis la hodiaŭ finiĝanta Paska Semajno en kies komenco ni finfine ĝuis tritagan ripozon en Kaliningrado kaj en nia ripoz-loĝejeto en Zelenogradsko.

En la 49a programo tuj post la enkonduko estas aŭskultebla la Kaliningrada felietono de Halina, kiu rakontas pri du festivaloj, kiuj okazas ĉi-semajne en Kaliningrado kaj Zelenogradsko. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la freŝaj eldonoj de La Ondo de Esperanto, inkluzive de la preskaŭ centpaĝa marta interlingivstika numero. Poste Halina legas Esperantan tradukon de amuza Paska rakonto de la rusa humuristo Nikolaj Lejkin, kaj fine de la programo vi konatiĝos kun la unua Esperanto-albumo de la itala kantistino Kjara.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2019, №3,4,5
  5. Post la Paska diservo: Humura rakonto de Nikolaj Lejkin (Legas Halina Gorecka)
  6. Blua horizonto: Kanto el debuta Esperanto-albumo de Kjara

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Kjara (Chiara Raggi)
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/
Elŝuteblo de la februara Ondo http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php
Blua horizonto ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara/1-blua-horizonto.html.

Radio Esperanto
Radio Esperanto
Radio Esperanto, №49







/

Etikedoj , , , , , , , , , , , | Komenti

Radio Esperanto, №48

La 48a sonprogramo aperis la 24an de februaro, kvar semajnojn post la 47a. En la enkonduko oni ekscias pri la vojaĝo de la podkastogvidantoj al Poznano, kie okazis la vintra sesio de la dua studjaro de la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz. En sia Kaliningrada felietono Halina rakontas pri la urbeto Pravdinsk, antaŭe Friedland, enhistoriiĝinta pro la Friedlanda Batalo, okazinta en 1807 ĉe ĉi tiu urbeto. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la februara eldono de La Ondo de Esperanto, kiu estas senpage elŝutebla en nia retejo. Nia ĉi-foja gasto estas la Krimea esperantisto Paŭlo Moĵajevo, kiu recenzas la muzikalbumon Bosniumas de la grupo Espo Despo. Kanto el ĉi tiu albumo fermas la programon.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2019, №2
  5. Bosniumas de Espo Despo: Recenzo de Paŭlo Moĵajevo
  6. Karulo: Kanto de Espo Despo

Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Paŭlo Moĵajevo
Kantas: Espo Despo

Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/
Elŝuteblo de la februara Ondo http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php
Ruslingva fotoraporto pri Pravdinsk https://sezonoj.livejournal.com/92578.html

Radio Esperanto
Radio Esperanto
Radio Esperanto, №48







/

Etikedoj , , , , , , , , , , , , , | 2 komentoj

Radio Esperanto, №47

En nia 47a podkasto, aperinta du monatojn post la 46a, oni povas aŭdi la Kaliningradan felietonon de Halina, kiu rakontas pri du novaj projektoj realigataj en Kaliningrado kunlabore kun partneroj el Litovio kaj Pollando. Poste aŭdu Esperanto-novaĵojn, unu el kiuj sonas en aparta programero – temas pri la proklamo de la Esperantisto de la Jaro 2018. Sekvas prezento de la du intertempe aperintaj numeroj de La Ondo de Esperanto, kaj en la fino de l’ programo sonas Kristnaska kanto, ja inter la antaŭa kaj la nuna programoj okazis la Gregoriaj kaj Juliaj Kristnaskoj kaj Novjarfestoj.

Uzante la okazon, ni kore dankas al Ronaldo, Ina, Johano, Fritz, ankaŭ al Anna kaj al aliaj samideanoj, kiuj multe helpis nin dum nia kelktaga restado en la ĉefurbo de Germanio.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. Hori Jasuo – la Esperantisto de la Jaro 2018
  5. La Ondo de Esperanto, 2018, №12; 2019, №1
  6. Ho, venu vi Imanuel: Kristnaska kanto de Anjo Amika

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Anjo Amika (Hungario)

Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/
Demoversio de la decembra Ondo: http://esperanto-ondo.ru/Ondo/Lo-290demo.pdf

Radio Esperanto
Radio Esperanto
Radio Esperanto, №47







/

Etikedoj , , , , , , , , , , , | 2 komentoj