En la 46a podkasto de “Radio Esperanto”, registrita la 24an de novembro 2018 en Kaliningrado, post longa paŭzo revenas nia literatura rubriko kun traduko el lingvo, tre malofta en la Esperanta literaturo – temas pri humuraĵo de la tatara verkisto Gajaz Isĥaki. En sia felietono Halina Gorecka rakontas pri la inaŭguro de sinagogo en Kaliningrado, ankaŭ la kutimaj rubriko ĉeestas, inter kiuj estas ankaŭ la muzika rubriko kun plia kanzono de “Amplifiki”.
En ĉi tiu programo:
Enkonduko
Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
Esperanto-novaĵoj
La Ondo de Esperanto, 2018, №11
La galoŝoj de Gajaz Isĥaki
Domo en Bonn: Kanzono de “Amplifiki” el la ĵus reeldonita albumo Tute ne gravas
Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: “Amplifiki”
La 45an sonprogramon de “Radio Esperanto”, registritan la 20an de oktobro 2018 en Kaliningrado, komencas nekutime longa enkonduka babilado de Aleksander pri la someraj kaj fruaŭtuna vojaĝoj de la du ĉefparolistoj de “Radio Esperanto”, kaj Halina tuj post li rakontas pri la turista inundo en Kaliningrado, kiu gastigis kelkajn matĉojn de la Piedpilka Mondpokalo 2018.
En ĉi tiu programo:
Enkonduko
Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
Esperanto-novaĵoj
La Ondo de Esperanto, 2018, №10
Bonvenon al BET-55
… sed tute ne gravas: Kanzono de “Amplifiki” el la ĵus reeldonita albumo Tute ne gravas
Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: “Amplifiki”
Nia 44a sonprogramo aperas unu jaron post la 43a. Ĉi tiu longa paŭzo okazis ĉefe pro tio, ke dum la tuta pasinta jaro kaj komence de l’ jaro kuranta ni ĉiutage, de l’ mateno ĝis la malfrua nokto, laboregis pri la enciklopedia projekto “Nia diligenta kolegaro” (NDK).
En ĉi tiu programo:
Enkonduko
Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
Esperanto-novaĵoj
La Ondo de Esperanto, 2018, №6
Oni diras: Kanzono de “Amindaj”
Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov Kantas: “Amindaj”
La tria ĉi-jara kaj la 43a laŭvice sonprogramo de Radio Esperanto komencas novan periodon en nia podkasta serio. Ĝi estas la unua programo publikigita en nia ĵus fondita retejo.
En ĉi tiu programo:
Enkonduko
Pri la programgvidantoj de Radio Esperanto
Esperanto-novaĵoj
La Ondo de Esperanto, 2017, №5
Lepuileca, sed neniel liliputeca: Paŭlo Moĵajevo recenzas
Revenas mi: Kanzono de Ĵak le Puil
Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov, Aleksej Korĵenkov, Paŭlo Moĵajevo Kantas: Ĵak le Puil