Gvidantoj

La programojn de Radio Esperanto ekde la komenco (2008) preparas kaj gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

Halina GoreckaHalina naskiĝis la 6an de novembro 1959 en ukraina-pola familio en la Soveta Kazahstano. Ŝi studis matematikon en la Urala Ŝtata Universitato en Sverdlovsk (nun: Jekaterinburg) kaj laboris kiel komputistino en granda projekta instituto en Sverdlovsk. Halina eklernis Esperanton en 1979 kaj plenumis multajn organizajn kaj kulturajn Esperanto-taskojn, interalie, kiel prezidanto de la Urala Esperanto-Komitato, redaktoro de Ruslanda Esperantisto, peranto de UEA por Ruslando kaj sekretario de la literatura konkurso Liro. Ŝi ankaŭ aktivas socie en la “pacienta movado” kiel vicprezidanto de la Ruslanda asocio “Nefroliga” kaj prizorganto de ties retejo.

KorĵenkovAleksander naskiĝis la 23an de majo 1958 en rusa familio en la Urala urbeto Kamyŝlov, studis konstruadon de nafto- kaj gasduktoj en la Tjumena Industria Instituto kaj laboris kiel inĝeniero en granda entrepreno, kiu poste transformiĝis al la konata kompanio Gazprom. Esperantisto ekde 1976, li aktivis ĉefe en neoficiala Esperanto-movado kaj pri redaktado kaj okupiĝis pri eldonado de “samizdataj” (sencenzuraj) gazetoj kaj libroj, interalie, de la legenda almanako Sezonoj. Meze de la 1990aj jaroj li estis prezidanto de la landa asocio REU kaj vicprezidanto de la ĵurnalista asocio TEĴA. Aleksander esploras la historion de Esperanto kaj verkis kelkajn tiutemajn librojn.

Halina kaj Aleksander konatiĝis per Esperanto en 1981 kaj geedziĝis en 1986. En 1991 ili forlasis siajn oficojn kaj dediĉis sin al Esperanto. Malgraŭ la malsamaj temperamentoj kaj malgraŭ malsamaj interesoj muzikaj, literaturaj, sociaj, gastronomiaj, sportaj, kinaj k. a. ili sukcesas kunlabore prizorgi la gazeton La Ondo de Esperanto (pli ol 270 numeroj aperis), libroeldonadon (119 libroj), la novaĵretejon La Balta Ondo (pli ol 1400 artikoloj), la bibliotekon BibLO (kelkaj miloj da volumoj), la podkaston Radio Esperanto (43 podkastoj) kaj aliajn projektojn. En 2001 ili kun sia filo Aleksej forlasis Uralon kaj ekloĝis en Kaliningrado, la ĉefurbo de la plej okcidenta Ruslanda regiono, kie la proksimeco al Litovio, Pollando kaj Germanio donis al ili pliajn eblecojn de per- kaj por-Esperanta agado.

En 2010 Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov ricevis la Esperanto-kulturpremion de la FAME-fondaĵo kaj la urbo Aalen, kiu estas konsiderata kiel la plej prestiĝa premio en Esperantujo.