Radio Esperanto, №53

La 17an de majo, dimanĉe aperis la 53a programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Post la mallonga enkonduko de Aleksander, Halina en sia Kaliningrada felietono rakontas pri la evoluo de la koronvirusa pandemio en Kaliningrada regiono, esperante baldaŭan renormaliĝon de la vivo kaj remalfermiĝon de la limoj. Post malgra kolekto de Esperanto-novaĵoj, Halina prezentas la majan jubileanton Trevor Steele, kies amuzan rakonton Libe Fraind Igor legas por vi Aleksander. Fine de la programo vi aŭdos kanzonon de unu plia ĉi-printempa jubileanto – Ĵak le Puil, kiu ankaŭ jubileis en aprilo.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: La pandemio en Kaliningrado
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. Trevor Steele jubileas
  5. Libe fraind Igor: Novelo de Trevor Steele (legas Aleksander Korĵenkov)
  6. La kavaliroj de la ronda tablo: Kanto de Ĵak le Puil

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Ĵak le Puil
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
Nia novaĵretejo: http://sezonoj.ru/
La teksto de la novelo Libe fraind Igor http://esperanto-ondo.ru/Beletro/Steele1.htm
Intervjuo kun Trevor Steele https://sezonoj.ru/2020/05/steele-3/

Radio Esperanto
Radio Esperanto
Radio Esperanto, №53
/
This entry was posted in and tagged , , , , , , , , , , , . Bookmark the permalink.

3 Responses to Radio Esperanto, №53

  1. Marko Davis diris:

    Mi Sxategxas la radio ESPERANTO ondo Gratulon

  2. Trevor Steele diris:

    Mi gratulas pri via programo, karaj sezonuloj! Mi preskaŭ forgesis mian rakonton pri “libe Fraind Igor”, kaj mi konfesas, ke mi devis iom rideti dum la voĉlegado (cetere tre bone farita). Sed unu demando: laŭ la programanonco Halina legos ĝin: ĉu ŝi ne bone fartas? Mi ĝuis vian tutan programon.
    Trevor

Respondi