Radio Esperanto, №56

La unua sonprogramo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto” por 2021 estis registrita la 11an de januaro. Same kiel en la 55a programo en ĝi krom la voĉoj de la programgvidantoj Aleksander kaj Halina estas aŭskulteblaj la voĉoj de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj de la juna kanzonisto Tim (Timothy Gallego), kies kanzono el la albumo Vaganto (2020) sonas fine de la programo.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko: Ruslanda figursketa ĉampionado
  2. Okcidente de Ruslando: Tri informoj el Kaliningrada regiono
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2020, №4 (306)
  5. Du ringoj: Novelo de Paulo Sérgio Viana (legas la aŭtoro)
  6. Sen superstiĉoj: Kanto de Tim

Parolas: Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Paulo Sérgio Viana
Kantas: Tim
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
Nia novaĵretejo: https://sezonoj.ru/
La albumo Vaganto: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/tim/1-vaganto.html

Radio Esperanto
Radio Esperanto
Radio Esperanto, №56
/
This entry was posted in and tagged , , , , , , , , , , , , , , , , . Bookmark the permalink.

Respondi