Helpantoj

Al la kreo, modernigo kaj funkciado de Radio Esperanto kontribuis pluraj personoj, sen kiuj ĝi apenaŭ aperus kaj ne ekzistus ĝis nun. Ni esprimas nian dankon:

al Olga “Oljapka” Akukina (fraŭline: Ŝagalova), sperta ruslingva podkastistino (nun loĝanta en Pollando) kaj gvidantino de la populara podkasto Kadry, kiu kuraĝigis nin lanĉi la unuan Ruslandan Esperanto-podkaston kaj multe helpis nin en la lernado de la podkasta metio;

al Tatjana Smoljankina (fraŭline: Korĵenkova), Moskva tradukistino, kiu malavare donacis al ni la surtablan podkastostudion de la firmao Behringer, sen kiu ni ne povus komenci registradon de niaj programoj;

al Aleksej Korĵenkov, kiu helpis solvi plurajn teĥnikajn problemojn kaj kontribuis per sia voĉo al kelkaj primuzikaj programeroj;

al Floréal Martorell el Vinilkosmo, kiu sendas al ni informojn pri novaj Esperantaj muziknovaĵoj kaj disponigas specimenajn kanzonojn el novaj Esperanto-albumoj;

al Andrej Peĉonkin, nia junaĝa amiko kaj sperta fakulo pri radio, kies voĉon eblas aŭdi en pluraj programoj de la komenca periodo de Radio Esperanto.

al Natalja Striĵnjova, Kaliningrada instruistino kaj kantistino, konata per siaj Esperanto-koncertoj en Kaliningrado, Litovio, Pollando kaj Finnlando, kiu donacis al ni siajn Esperanto-kanzonojn kaj kies voĉo ĝis nun anoncas la rubrikojn en ĉiu nia programo;

al Julia Sol, Peterburga muzikistino, kiu kompilis la melodion, per kiu komenciĝas ĉiu epizodo de nia naŭjara podkasta serio;

al Aleksandr Osokin, Peterburga eldoneja redaktoro kaj sistemadministranto, kiu disponigis al ni la spacon por ĉi tiu retejo kaj helpis funkciigi ĝin;

al ĉiuj artistoj kaj muzikproduktistoj, kiuj sendas al ni kantojn, por ke vi povu aŭskulti ilin;

al ĉiuj, kiuj afable publikigas kaj plusendas niajn informojn pri la aŭskulteblo de niaj programoj;

al ĉiuj, kiuj finance helpas nin ĉe aĉeto kaj riparado de la bezonata aparataro;

kaj laste, sed plej grave, – al ĉiuj, kiuj regule aŭ hazarde aŭskultas nin kaj bonkore pardonas niajn neeviteblajn prononc-erarojn kaj teĥnikajn neperfektaĵojn.

Koran dankon!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov