Radio Esperanto, №49

Inter la 48a kaj la 49a programoj pasis dek semajnoj, dum kiuj la programgvidantoj ne mallaboris. Dum ĉi tiu tempo ni pretigis tri numerojn de La Ondo de Esperanto kaj multe laboris pri la nova eldono de Baza literatura krestomatio. Sep semajnojn el la dek okupis la Granda Fasto, kiun sekvis la hodiaŭ finiĝanta Paska Semajno en kies komenco ni finfine ĝuis tritagan ripozon en Kaliningrado kaj en nia ripoz-loĝejeto en Zelenogradsko.

En la 49a programo tuj post la enkonduko estas aŭskultebla la Kaliningrada felietono de Halina, kiu rakontas pri du festivaloj, kiuj okazas ĉi-semajne en Kaliningrado kaj Zelenogradsko. Sekvas Esperanto-novaĵoj kaj prezentado de la freŝaj eldonoj de La Ondo de Esperanto, inkluzive de la preskaŭ centpaĝa marta interlingivstika numero. Poste Halina legas Esperantan tradukon de amuza Paska rakonto de la rusa humuristo Nikolaj Lejkin, kaj fine de la programo vi konatiĝos kun la unua Esperanto-albumo de la itala kantistino Kjara.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2019, №3,4,5
  5. Post la Paska diservo: Humura rakonto de Nikolaj Lejkin (Legas Halina Gorecka)
  6. Blua horizonto: Kanto el debuta Esperanto-albumo de Kjara

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: Kjara (Chiara Raggi)
Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/
Elŝuteblo de la februara Ondo http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php
Blua horizonto ĉe Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/kjara/1-blua-horizonto.html.

Radio Esperanto
Radio Esperanto
Radio Esperanto, №49
/
This entry was posted in and tagged , , , , , , , , , , , . Bookmark the permalink.

Respondi