Radio Esperanto, №46

En la 46a podkasto de “Radio Esperanto”, registrita la 24an de novembro 2018 en Kaliningrado, post longa paŭzo revenas nia literatura rubriko kun traduko el lingvo, tre malofta en la Esperanta literaturo – temas pri humuraĵo de la tatara verkisto Gajaz Isĥaki. En sia felietono Halina Gorecka rakontas pri la inaŭguro de sinagogo en Kaliningrado, ankaŭ la kutimaj rubriko ĉeestas, inter kiuj estas ankaŭ la muzika rubriko kun plia kanzono de “Amplifiki”.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduko
  2. Okcidente de Ruslando: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2018, №11
  5. La galoŝoj de Gajaz Isĥaki
  6. Domo en Bonn: Kanzono de “Amplifiki” el la ĵus reeldonita albumo Tute ne gravas

Parolas: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Kantas: “Amplifiki”

Uzitaj referencoj:
Aboni la Ondon: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
La Balta Ondo: http://sezonoj.ru/
Enhavtabelo de la oktobra Ondo: http://sezonoj.ru/2018/11/ondo-35/
La nova malnova albumo de “Amplifiki”

Radio Esperanto
Radio Esperanto
Radio Esperanto, №46
/
This entry was posted in and tagged , , , , , , , , , , . Bookmark the permalink.

2 Responses to Radio Esperanto, №46

  1. Muhammad Naeem Javaid diris:

    Elkore mi salutas kaj bondeziras al la tuta teamo de radio Esperanto…vera la interesa, informo hava kaj kortusxa elseendo….

  2. Gafur diris:

    Ankaŭ mi ĝojas ke Radio Esperanto plu vivas kaj viglas. Gratulon, kara teamo, ankaŭ okaze de la proksimiĝanta Novjarfesto! La plej bonajn dezirojn al vi!

Lasi respondon al Muhammad Naeem Javaid Nuligi respondon